Gaŭlo-romiaj banejoj de Entrammes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caldarium

Gaŭlo-romiaj banejoj de Entrammes estas banejoj en konstruaĵo de la 2-a jarcento[1] en Entrammes, Mayenne, Francio.

La banejoj estis malkovritaj hazarde en 1987 dum la restaŭrado de la paroĥa preĝejo. En 1988 la banejoj estis deklaritaj historia monumento[2].

Por ebligi la disvolviĝon kaj viziton de la banejoj, oni decidis apartigi la preĝejon per granda muro: nur transepto, ĥorejo kaj absido restas atribuitaj al kulto.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jacques Naveau; Entrammes, Mayenne, les thermes gallo-romains, paĝo 49
  2. Monuments historiques

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jacques Naveau; Entrammes, Mayenne, les thermes gallo-romains; revue Arts, Recherches et Créations,‎ 2002
  • Jacques Naveau; La Mayenne, 53: carte archéologique de la Gaule,‎ 1992 (ISBN 2877540154)
  • Jacques Naveau; Les thermes romains d'Entrammes, Laval; Société d'archéologie et d'histoire de la Mayenne,‎ 1991

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]