Gablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tipa insule frisa domo de la insulo Amrum en norda Germanio, kiu havas grandan gablon super la enireja pordo

Gablo estas la supra triangula parto de muro, sur kiu sin apogas la firstotrabo. Ĝiaj flankoj sekvas la deklivon de la tegmento.

Speciala speco de gablo troveblas en la gotika arkitekturo. Temas pri gablo kiu ne subtenas tegmenton, sed estas nura triangula ornama muro, kiu enkadrigas kaj kronas pordonfenestron. Ĝi estas ofte trarompita de bele formitaj truaĵoj.

Komparu kun