Gadna (Israelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gadna (hebree: גדנ"ע) estas israela militista programo por prepari junulojn al la deviga militservo en la israela armeo aŭ la landlimpolico. Unusemajna disciplina kaj militistlerna programo gvidataj de soldatoj de la Nahal-brigado koncernas ĉiujare ne nur ĉirkaŭ 19.000 israelajn junulojn sed ankaŭ multajn eksterlandajn.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Gadna estas mallongigo de Gdudei No'ar (hebree: גדודי נוער) kaj estis kreita antaŭ la deklaro de sendependeco de Israelo.[2] Trejnintoj komence servis kiel militistoj ĉiucelaj kaj aktive partoprenis la palestinan militon de 1948, ĉefe ĉe la jerusalema fronto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kashti, Or. "New IDF Gadna youth program criticized as overly militaristic, Haaretz, 2007-01-01. Kontrolita 2008-08-15.
  2. Gadna. Alirita 2008-08-15.