Gafsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gafsa (arabe:قفصة) estas la ĉefurbo de Gubernio Gafsa de Tunizio. Ĝi situas norde de la sala lago Ŝot el Ĝerid, en averaĝa alto de 297 m. Ĝi estas trafika krucpunkto inter la nordaj kaj sudaj partoj de la lando. Ĝi havas populacion de 84.676 (2004), ĝi estas la 9-a plej granda tunizia urbo.

Nuntempa Gafsa estas moderna urbo, kaj la centro de la la grava fosfata industrio de Djerid-areo. Notindaj estas la romiaj banejoj, daŭre uzataj eĉ hodiaŭ. La urbo situas je 369-a vojkilometro sudokcidente de Tunizo. Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas 34°25′N 8°47′E.

Historio

En romiaj tempoj, Gafsa estis konata kiel Capsa (Kapsa). Ĝi donis sian nomon al la mezolitika Kapsa kulturo.

La 27-an de januaro 1980 proksimume 300 soldatoj, venante de Libio, okupis la urbon kiel ago kontraŭ registaro de Habib Bourguiba. 48 homoj estis mortigitaj en bataloj.

En januaro de 2008, Gafsa estis la epicentro de populara spontanea ribelo kontraŭ la korupteco kaj nepotismo de la aŭtoritatema reĝimo de la lando de prezidanto Ben Ali. La ribelo estis rapide subpremita kaj iĝis neraportita en la ŝtate kontrolitaj Tuniziaj amaskomunikiloj.

Transporto

Gafsa - Internacia Flughaveno Ksar situas en la urbo.

Sporto

El Kawafel Sportives de Gafsa (arabe: القوافل الرياضية بقفصة‎, ofte referita kiel EGSG) estas ĉefa futbala klubo de Gafsa. Aliaj futbalaj kluboj estas : stade sportif gafsien, la flèche sportive de Ksar Gafsa

partnerurboj

  • Napolo, Italio
  • Palma de Mallorca, Hispanio