Gagiko la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gagiko la 2-a (armene Գագիկ Բ ; n. ĉ. 1026, m. 1076) estis unu el la membroj de la Bagratida dinastio, armena reĝo de 1041 ĝis 1045 kaj filo de Aŝoto la 4-a, reĝo de Armenio.

Gagiko entroniĝis kiam li estis nur 15-jaraĝa. Lia onklo Smbato la 3-a kontraŭ la volo de la armenoj subskribis traktaton per kiu li liveris la armenan reĝlandon post lia morto al la Bizanca Imperio. Tiu ĉi traktato ne estis respektata kaj la bizanca imperiestro Mikaelo la 5-a de Bizancio sendis armeon por la subpremado de la reĝlando al lia imperio. Tamen, tiu armeo estis venkita de la armena nobelaro sub gvidado de Vahram Pahlavuni, kaj Gagiko la 2-a estis konsakrita reĝo de Ani.


Eksteraj ligiloj