Gama-aminobuterata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Struktura formulo
Ĝeneralaĵoj
Nomo Gamo-Aminobuteracido
Alternativaj nomoj 4-Aminobuteracido, Gamo-Aminobutanacido
Mallongigo GABA
Kemia formulo C4H9NO2
CAS-numero 56-12-2
Fizikaj proprecoj
Agregata stato Solida
Koloro Senkolora
Molmaso 103,12 g/mol
Degela punkto 203 °C
Pliaj proprecoj
pKs-valoro 4,05
Solvebleco 1300 g/l (en akvo ĉe 25 °C)

Gamo-Aminobuteracido estas la biogena amino de la glutama acido. Ĝi konsideriĝas la plej grava inhibicia neŭrotransmisiilo en la centra nerva sistemo. Laŭ kemia strukturo temas pri aminoacido ne utiligata por konstruo de proteinoj. La substanco estas tiel nomata "gamo-aminoacido", ĉar en la molekula strukturo la aminogrupo situas ĉe la tria karbona atomo (gamo, la tria litero en la greka alfabeto, ĉi-tie en la signifo "en la tria loko") post la karboksila grupo (karbona atomo duoble ligita al oksigeno kaj simple ligita al oksigeno-hidrogeno-paro). La neŭrotransmisiilo ligiĝas al specifaj receptoroj, kiuj ordigeblas laŭ subtipoj A, B kaj C.

Ekster la centra nerva sistemo, la substanco inter alie havas gravan rolon en la insuletoj de Langerhans en la pankreaso kaj do influas la interrilaton inter insulino, glukagono kaj ensanga glukozo.