Gandaro
Gandhara estas historia regiono kiu situas en la sudoriento de nuna Afganio, centre kaj norde de Pakistano, kaj nordokcidente de Barato (inkluzive de la plejparto de Kaŝmiro).
Gandhara estis satrapio de la Persa Imperio de la aĥemenidoj ekde la 6a jarcento a.K. Ĝin konkeris la grekoj dum ekspedicio de Aleksandro la Granda kaj restis helenisma sub la regantoj hindgrekoj, ĝis la ankesiĝo al la Kuŝana imperio (kiu adoptis la grekan kulturan heredaĵon).
Gandhara estis grava centro de budhismo, kie arto, kun greka influo, estas konata kiel grekbudhisma arto.
Eble la toponimia memoro de la antikva Gandhara nun restas en la urbo Kandahar (Afganio), sed la etimologio de ĉi lasta ankaŭ povus veni de Aleksandrio > Iskanderija > Kandahar.
Grekbudhisma arto
En la regiono de Gandhara disvolviĝis la grekbudhisma arto, sinkretismo inter la greka kaj budhisma kulturoj.
-
Ina bildo, 3-a al 1-a jc. a.K
-
Diino de fekundeco.
-
Princo Gaŭtamo, antaŭ iĝi Budho.
-
Budho staranta.
-
Kapo de Budho.