Garaĝa roko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Sonics koncerte ĉe Double Door en Ĉikago la 27an de Februaro, 2014. Maldekstre dekstren: Freddie Dennis, Rob Lind, Larry Parypa, Dusty Watson, Jerry Roslie.

Garaĝa roko, en angla Garage rock (foje nomita garage punkpunko de 60-aj) estas kruda kaj energia stilo de rokenrolo kiu floris en la mezo de la 1960-aj jaroj, ĉefe en Usono kaj Kanado, kaj kiu spertis serion de postaj revivigoj. La stilo estas karakterizita per bazaj kordostrukturoj luditaj per elektraj gitaroj kaj aliaj instrumentoj, foje misformitaj pere de deformiloj, kaj ofte uzante neprilaboritan kaj foje agreseman vortumadon kaj esprimivon. Ties nomo deriviĝas el la percepto ke tiaj grupoj estis ofte formitaj de junaj amatoroj kiuj pruvludis en la familia garaĝo, kvankam fakte multaj tiaj muzikistoj estis vere profesiaj.

En Usono kaj Kanado, "surfa" rok-muziko — kaj poste the Beatles kaj aliaj bitgrupoj de la Brita invado — spronis milojn da junuloj formi bandojn inter 1963 kaj 1968. Centoj de tiaj eventoj produktis regionajn sukcesojn, kelkaj el kiuj akiris tutlandan popularecon, kaj kutime ludis en elsendejoj de radio AM. Je la alveno de psikedelo, nombraj garaĝaj bandoj enkondukis ekzotajn elementojn en la prastila kadro de la ĝenro. Post 1968, kiam pli prilaboritaj formoj de rok-muziko venis hegemonii en la muzikmerkato, garaĝrokaj diskoj ege malaperis el la tutlandaj kaj regionaj sukcesolistoj, kaj la movado vanuis. Aliaj landoj en la 1960-aj jaroj spertis similajn rok-movadojn kiuj foje estis karakterizitaj kiel variaĵoj de garaĝ-roko.

Dum la 1960-aj jaroj, garaĝroko ne estis rekonita kiel distingita genro kaj ne havis specifan nomon, sed kritika enrigardo en la komencaj 1970-aj jaroj - kaj speciale la kompilalbumo de 1972 Nuggets — faris multon por difini kaj memorigi la stilon. Inter 1971 kaj 1973, kelkaj usonaj rok-kritikistoj retroe identigis la muzikon kiel ĝenro kaj dum kelkaj jaroj uzis la terminon "punk rock" por priskribi ĝin, kio rezultis en prefero por la unua formo de muziko, kaj en la familiarigo de la termino por la posta movado punko kiu fakte estis influita de garaĝo. La termino "garage rock" akiris favoron inter komentistoj kaj sekvantoj dum la 1980-aj jaroj. La stilo estis referencata ankaŭ kiel "prapunko" aŭ en kelkaj okazoj kiel "frat rock".

En la komencaj ĝis la mezaj 1980-aj jaroj, aperis kelkaj revivigoj montrante eventojn kiuj konscie klopodis por imiti la aspekton kaj la sonon de la garaĝbandoj de la 1960-aj jaroj. Poste pli laŭta pli tiutempa garaĝa subĝenro disvolviĝis, kiu kombinis garaĝrokon kun moderna punko kaj aliaj influoj, foje uzante la etikedon de garaĝa punko origine kaj aliajn fojojn asocie kun la garaĝbandoj de la 1960-aj jaroj.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Garage rock en la angla Vikipedio.