Gartempe (Creuse)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gartempe
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Saint-Vaury
INSEE kodo 23088 [+]
Poŝtkodo 23320
Kodo laŭ INSEE 23088
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Claude Rouet
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 132 (1 999)
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°09′03″N 1°44′19″O  /  46.15083°N, 1.73861°O / 46.15083; 1.73861 (Gartempe (Creuse)) (mapo) Koordinatoj: 46°09′03″N 1°44′19″O  /  46.15083°N, 1.73861°O / 46.15083; 1.73861 (Gartempe (Creuse)) (mapo)
Alto 375 m - 475 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 9,49 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Gartempe en Francio
46° 09′ 03″ Nordo 1° 44′ 19″ Oriento / 46.1508333333 °N, 1.73861111111 °O / 46.1508333333; 1.73861111111 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gartempe (Creuse) [+]
vdr

Gartempe estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 132 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

La rivero Gartempe ja pasas sur la teritorio de la komunumo, sed ne trafluas la vilaĝon.

Geografio

Gartempe etendiĝas sur 9,49 km², kaj havis 132 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 13 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Gartempe situas je alteco de 475 metroj.

Historio

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Gartempe apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Claude Rouet, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado

Gartempe apartenas al la kantono de Saint-Vaury, kies ĉefurbo estas Saint-Vaury. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ