Gasputo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gasputo

La Gasputo estas subtera minkavo uzata en la gasindustrio.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

La ekspluata gasputo estas destinita por malfermi gastavolon kaj eligi el ĝi tergason.

La pumpa gasputo estas destinita por pumpi en tavolo diversajn substancojn cele subteni la tavolpremon kaj altigi procentaĵon de la elminigataj hidrokarbonoj (ekzemple kadre de cikloprocezo en la gasokondensataj minejoj).

La observa gasputo estas uzata por observi ŝanĝojn de tavolpremo en diversaj partoj de gaskuŝejo kaj akvohava areo (la piezometraj gasputoj), kaj por observi kaj kontroli (la kontrolaj gasputoj) translokiĝon de la gasakva kontakto, ŝanĝojn de gasosaturiĝo (akvosaturiĝo) en diversaj partoj de la produktohava tavolaro. En la lasta kazo tiaj gasputoj kontrolas ankaŭ lokajn invadojn de la tavolakvo (akvolangoj, akvokonusoj ktp).

Forlasita gasputo

La speciala gasputo uzeblas por specialaj esploroj, likvido de fontanoj (akcidentoj), enpumpo de forĵetakvoj en absorbotavolojn, elminigo de teknikaj akvoj.

Teknikaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Fruntoen de la gasputo povas esti (depende de la enirangulo) vertikala, oblikva aŭ horizontala. Kutime ĝi havas cilindran formon. Por intensigi alfluon de la gaso al la frunto oni uzas diversajn metodojn (hidraŭlika fendado, prilaboro per acidoj ktp), kreante en la apudfrunta zono pliajn kanalojn.

Tergaso fluas al la surfaco (al la putobuŝo) danke al tavolpremo dum la tuta ekspluata periodo, kio diferencigas la gasputojn de la naftoputoj. Poste ĝispremaj kompresoraj stacioj enpumpas la gason en gasduktojn. Likvan fazon (tavolakvoj, kondensatakvoj, hidrokarbona kondensato) oni forigas de la gasputa frunto pere de teknologiaj, mekanikaj kaj fiziko-kemiaj metodoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Зотов, Г. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Газовая скважина // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 79–80. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]