Geŝtalt-psikologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Geŝtalt-psikologio (de la germana vorto Gestalt [geŜTALT] - formo, bildo, figuro, strukturo) estas unu el la plej grandaj psikologiaj skoloj dum la unua parto de la 20-a jarcento. Reprezentantoj de la skolo opinias, ke homa psiko estas integra kaj ne eblas kompreni ĝin per komprenado de ĝiaj partoj. Geŝtalt-psikologio esploras psikan aktivecon de homo. La aktiveco baziĝas sur homa percepto de la mondo kiel geŝtaltaro.

Dum la mekanismema psikologio de la 20-a jarcento estis en krizo, geŝtalt-psikologio proponis novan principon, laŭ kiu oni devas kohere esplori komplikajn psikologiajn fenomenojn.

Geŝtalt-psikologio aperis kiel skolo en jaro 1910 en la Germana Regno kaj evoluis ĝis meze de 1930-aj jaroj. Multaj reprezentantoj de la skolo devis elmigri, kiam la nazioj ricevis potencon.

Por eksperimenta esplorado geŝtalt-psikologoj proponis novan unuon de analizo – geŝtalton. Geŝtaltojn oni trovis dum percepto de formo, fenomeno de pseŭdomovado, optik-geometriaj iluzioj ktp. Ĉefa leĝo, laŭ kiu elementoj grupiĝas en geŝtalto estu la leĝo de simpleco. Elementoj laŭ la skolo strebas organiziĝi en la plej simpla, stabila, "ŝpara" sistemo. Estis trovitaj faktoroj favoraj por grupiĝo: "faktoro de proksimeco", "faktoro de simileco", "faktoro de bona daŭrigo", "faktoro de komuna destino".

Por psikologio de pensado geŝtalt-psikologio ellaboris metodon de eksperimenta esplorado de pensado, kiu nomiĝis "aŭdebla pensado".