Elektronvolto

El Vikipedio
(Alidirektita el GeV)
Saltu al: navigado, serĉo

Elektronvolto (mallonge eV) estas mezurunuo de energio.

Elektronvolto estas energio, kiun ekhavas elektrono (aŭ aĵo kun la sama elektra ŝargo) trairante tension 1 volto.

Elektronvolto estas ankaŭ mezurunuo de maso per la formulo E=mc2.

Ĉar elektra ŝargo de elektrono estas −1,60217653(14)×10−19 kulomboj do

1 elektronvolto = 1,60217653(14)×10−19 ĵuloj .

Notu ke signon de la ŝargo oni ĉi tie malatentas, estas prenite ke elektronvolto estas valoro.

Mallongigoj kaj oblaj unuoj:

  • keV estas kiloelektronvolto kio estas 1000 elektronvoltoj
  • MeV estas megaelektronvolto kio estas 106 elektronvoltoj
  • GeV estas gigaelektronvolto kio estas 109 elektronvoltoj
  • TeV estas teraelektronvolto kio estas 1012 elektronvoltoj