Gehuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gehuo (革胡; pinjine: géhú) estas ĉina kordinstrumento inventita en 20-a jarcento far Ĉina muzikisto Jang Jusen (杨雨森, 1926-1980). Ĝi estas io en la mezo inter huĉjino kaj Eŭropa violonĉelo. La agordo de kordoj (de malalta al alta) por gehuo estas C-G-D-A, ĝuste same kiel por violonĉelo. Malsimile al aliaj huĉinoj, la ponto de instrumento ne tuŝas la serpentan haŭton, kiu kovras flankon de sonkesto. Ekzistas ankaŭ kontrabasa varianto de gehuo, kiu nomiĝas dijingehuo.

Gehuo estas ne tre praktika instrumento, kaj pro tio ĝi estas sufiĉe malofta eĉ en Ĉinio. Nun gehu-ludistoj estas troveblaj nur en Hongkongo kaj Tajvano, kaj eĉ tie oni pli ofte uzas violonĉelojn. Krome, ekzistas aliaj ĉinaj instrumentoj, kiuj povas roli kiel baso en arĉa orkestro, ekzemple laĵŭano (basa ĵŭano), lapao (basa pipao) kaj basa matoŭĉjino.

Ligoj[redakti | redakti fonton]