Gemäldegalerie Alte Meister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fasado de la muzeo.

La Gemäldegalerie Alte Meister (esperante "Pentraĵgalerio de la Malnovaj Majstroj") estas ŝtata artmuzeo lokita en parto de la palaco Zwinger de Dresdeno (Germanio). La artgalerio apartenas al la Staatliche Kunstsammlungen Dresden.

Ĝi posedas pli ol 700 pentraĵoj fare de variaj majstroj, ekde Renesanco ĝis la baroka periodo. Ili estis kolektitaj de la Elektistoj de Saksio Aŭgusto la 2-a kaj ties filo Aŭgusto la 3-a dum la unua duono de la 18-a jarcento. En 1746, Aŭgusto la 3-a aĉetis 100 pentraĵojn el la duko de Modena Francesco la 3-a d'Este, tiel farante el la galerio tuteŭrope faman muzeon.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 51° 03′ 13″ N 13° 44′ 05″ O / 51.05361 °N, 13.73472 °O / 51.05361; 13.73472 (mapo)