Genocido de la ingriaj finnoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Genocido de la ingriaj finnoj estis procezo komponita per multaj eventoj kiu okazis post la rusia revolucio en la 20-a jarcento, kiam la rusoj deportis, mortigis kaj enprizonigis ingriajn finnojn. Antaŭ en Rusio estis 140 000 ĝis 160 000 ingriaj finnoj[1][2] kaj je la disfalo de Sovetunio — ĉirkaŭ 91 mil; post kiam Finnlando akceptis ĉiujn dezirantojn por repatriiĝi[3], restas ĉ. 19 000 en moderna Rusio.

El ĉiuj registritaj finnoj de Sovetunio (en la diagramo) ĉirkaŭ 95% estis ingriaj finnoj, granda parto el ili uzis ŝancon migri en Finnlandon post 1990 kaj ricevis civitanecon tie. Parto de la repatriiĝintoj jam malbone parolis la finnan, multaj vojaĝis el Siberio, kie ili loĝis ekde la deportado dum regado de Stalin antaŭ jardekoj[3].

Notoj[redakti | redakti fonton]