Genra rolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la sociaj sciencoj genra roloseksa rolo estas aro de kondutaj normoj asociitaj kun la diversaj genroj en certa kulturo aŭ grupo. Ĉiu socio havas sian propran genrosistemon, sed la komponaĵoj kaj funkcioj de ĉi tiu sistemo malsamas.

Plej multaj esploristoj agnoskas, ke la konkreta konduto de individuoj estas rezulto de socie postulataj reguloj kaj personaj valoroj. Iuj esploristoj emfazas la objektivan socian sistemon kaj aliaj emfazas subjektivajn gvidliniojn kaj regularojn.

Reguloj kaj valoroj povas ŝanĝiĝi laŭ la tempopaso. Kvankam ĉiuj sociaj sciencistoj agnoskas, ke kulturoj kaj socioj estas dinamikaj kaj ŝanĝiĝantaj, okazis vastaj debatoj pri kiel kaj kiom rapide ili povas ŝanĝiĝi. Tiaj debatoj fariĝas pli intensaj kiam ili implikas la seksan / genran sistemon, ĉar homoj havas tre malsamajn opiniojn pri kiom genro dependas de la biologia sekso .

Pro la ekesto de feminismo, ekde la 1970-aj jaroj okazis grava ŝanĝo en la tradiciaj genraj roloj. Fariĝis pli-malpli evidenta, ke virinoj laboras ekster la hejmo, studas kaj en teorio povas sukcesi sambone kiel viroj. Ili povas vivi memstare, havas bonan laboron kaj havas riĉan socian vivon. Aŭtonomigon donas al ili la ŝancon forlasi rilaton, se tiu estas malfeliĉa. La moderna homo devas labori malpli multajn horojn kaj havas la eblecon pli okupiĝi pri edukado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]