Geosfero
La geosfero estas la regiono de la tersurfaco, en kiu ĉiuj sferoj tuŝas kaj enpenetras unu la alian.
La sferoj (= ŝeloj en la regiono de la Tero) estas:
- atmosfero (gasosfero, konsistanta el unuopaj sferoj: troposfero, stratosfero, mezosfero, termosfero kaj eksosfero)
- biosfero (flaŭro kaj faŭno)
- litosfero (petra sfero)
- hidrosfero (akva sfero, inkluzive de la kriosfero (glacioj))
Aliaj nocioj, ofte en tiu konteksto uzataj, estas noosfero kaj antroposfero.