Germana Sudokcidenta Afriko
La Germana Sudokcidenta Afriko (germane Deutsch-Südwestafrika) estis germana kolonio inter 1884 kaj 1915 sur areo de la hodiaŭa ŝtato Namibio. Ĝi havis areon de ĉ. 835 100 km².
La kolonion okupis en 1915 trupoj de la Sudafrika Unio kaj estis militiste direktita ĝis 1919, kiam la administrado estis transdonita al Sud-Afriko.