Gilbert White

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gilbert White

Gilbert White (18an de Julio 1720 – 26an de Junio 1793) estis naturalisto, ornitologo kaj birdoŝatanto.

White naskiĝis ĉe la ava paroĥejo ĉe Selborne en Hampshire. Li estis edukita de privata tutoro en Basingstoke antaŭ eniri en la Oriel College de la Oksforda Universitato. Li ordeniĝis unuarange en 1746 kaj definitive en 1749. Poste li estis pastro en Hampshire kaj Wiltshire, inklude Selbourne. White estis ankaŭ lernejestro ĉe Oriel College. En 1784 li iĝis denove pastro de Selborne lastfoje, kaj tiel restis ĝis sia morto.

White famiĝis ĉefe pro sia verko Natural History and Antiquities of Selborne (1789) (Natura Historio kaj Antikvecoj de Selborne). Tiu estis kompilaĵo de liaj leteroj al Thomas Pennant, la tiama ĉefa brita zoologo, kaj al S-ro Daines Barrington, angla advokato kaj membro de la Royal Society. Tiuj leteroj enhavis la malkovrojn de White pri lokaj birdoj, aliaj animaloj kaj plantoj. White emis distingi birdojn per observado pli ol per kolektado de specimenoj, kaj tiele ĝi estis unu el la unuaj kiuj separis la similajn laŭ aspekto Ĉifĉafo, Fitiso kaj Arbarfiloskopo pro iliaj kantoj.

White estas konsiderataj de multaj kiel la unua angla ekologiisto kaj unu el la fondintoj de la moderna respekto por la naturo.