Giovanni Gaspare Zuccalli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Gaspare Zuccalli
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1637 (1637-01-01)
en Roveredo GR
Morto 14-an de majo 1717 (1717-05-14) (80-jaraĝa)
en Bad Adelholzen
Ŝtataneco Svislando
Familio
Patro Christophorus Zuccalli
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Giovanni Gaspare ZUCCALLI (naskiĝinta en 1629 en Roveredo GR, mortinta en la 15-a de aprilo 1678 en Munkeno) estis svisa arkitekto.

Monakeja kirko en Gars am Inn, de Zuccalli

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante 19-jara li elmigris en Bavarion, kie li laboris kune kun la samlandanoj Antonio Riva kaj Lorenzo Sciascia kiel ankaŭ kun sia kuzo Cristoforo Zuccalli. Kun la laste menciita li faris en Gars am Inn la monakejan komplekson (abatejo, kirko, alkonstruaĵoj, Felikso-kapelo). En 1666 li faris la Kirkon Sankta Stefano en Hilgertshausen.

Poste Zuccalli responsis por diversaj sakralaj kaj nesakralaj konstruaĵoj komisiite de nobeloj. En 1668 li nomumitis Kortega ĉefarkitekto en Munkeno. Post la konstruo de la kapelanejo en Wang (1669) li verkis kun la bofrato Enrico en Altötting kaj rekomencis en 1671 la rekonstruon de la monakejo Andechs.

Inter 1675-77 li faris kun riva kaj Sciascia la Kirkon Sankta Oswald en Traunstein. En Salcburgo videblas liaj Kirko Sankta Erhard kaj la Kajetana kirko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

– A.M. Zendralli: I magistri grigioni, 1958, 158-159 – M. Pfister: Baumeister aus Graubünden, Wegbereiter des Barock, 1993, 296

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri Zuccalli en la Historia Leksikono de Svislando