Godfrey Kneller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Godfrey Kneller

Sir Godfrey KNELLER (n. la 8-an de aŭgusto 1646 - m. la 19-an de oktobro 1723) estis la plej eminenta portretisto de Anglio fine de la 17-a kaj komence de la 18-a jarcentoj. Tiu germandevena artisto estis la kortega pentristo de pluraj anglaj reĝoj, ekde Karlo la 2-a ĝis Georgo la 1-a. Inter liaj plej menciindaj verkoj estas The Chinese Convert (1687), serio da kvar portretoj de Isaac Newton pentritaj je malsamaj periodoj de ties vivo, kaj serio da dek reĝantaj eŭropaj monarkoj, inkluzive de Ludoviko la 14-a de Francio. Li cetere pentris dek "belulinojn" de la kortego de Vilhelmo la 3-a, laŭ la modelo de la dek belulinoj de la kortego de Karlo la 2-a, pentritaj de Peter Lely.