Golfo Spencer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de la Golfo Spencer en Aŭstralio
La Blua pingveneto reproduktiĝas ĉe insuloj de la Golfo Spencer.

La Golfo Spencer estas la plej okcidenta el du grandaj akvareoj en la suda marbordo de Aŭstralio, en la subŝtato Suda Aŭstralio, ĉe la Granda Aŭstralia Golfeto. Tiu Golfo estas 322 km longa kaj 129 km larĝa ĉe sia elfluo. La okcidenta bordo de la Golfo estas la Duoninsulo Eyre, dum la orienta estas la Duoninsulo Yorke, kiu separas ĝin el la pli malgranda Golfo Sankta Vincento. Ties enirejo estis difinita de Matthew Flinders kiel linio el Kabo Katastrofo ĉe la Duoninsulo Eyre al la Kabo Spencer ĉe la Duoninsulo Yorke.[1]

La plej grandaj urboj ĉe la golfo estas Port Lincoln, Whyalla, Port Pirie, kaj Port Augusta.

Historio

Naturo

Bildaro

Koordinatoj: 34° 25′ S 136° 45′ O / 34.417 °S, 136.750 °O / -34.417; 136.750 (mapo)

Notoj

  1. Flinders, Matthew. (1966) A Voyage to Terra Australis : undertaken for the purpose of completing the discovery of that vast country, and prosecuted in the years 1801, 1802, and 1803 in His Majesty's ship the Investigator, and subsequently in the armed vessel Porpoise and Cumberland Schooner; with an account of the shipwreck of the Porpoise, arrival of the Cumberland at Mauritius, and imprisonment of the commander during six years and a half in that island.. Adelaide; Facsimile reprint of: London : G. and W. Nicol, 1814 ed. In two volumes, with an Atlas (3 volumes): Libraries Board of South Australia.