Matthew Flinders

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flinders01.jpg

Matthew FLINDERS (16-a de marto 177419-a de julio 1814) estis esploristo kaj navigisto kiu naskiĝis ĉe Donington en la angla provinco Lincolnshire.

Li estis memedukita navigisto.

Li vojaĝis al Nova sudkimrio en 1795 por esplori la maron nun konata kiel Bass Markolo (angle:Bass Strait) inter Aŭstralio kaj Tasmanio.

En 1801 li komandis duan ekspedicion por esplori la marbordon de Aŭstralio. Dum la vojaĝo li trapasis la Grandan Barieran Rifon (angle: Great Barrier Reef) kaj mezuris la Golfon Karpentarian (angle: Gulf of Carpenteria). Liaj marmapoj estis tre precizaj kaj seneraraj.

Poste en 1803 li komencis vojaĝi reen al Anglio sed bedaŭrinde, la ŝipo ruiniĝis sur rifo nekonata kaj li revenis al Aŭstralio en kutro.

Survoje hejmen, oni malliberigis lin en Maŭricio por 7 jaroj kiel spiono.

Liberigita en 1810 li revenis al Anglio kaj verkis libron Voyage to Terra Australis (Vojaĝo al Terra Australis) Ĝi estis eldonita en 1814 kaj nekredeble je la eldontago li mortis. Li havis nur 40 jarojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]