Grafena oksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strukturo de grafena oksido: Vaka difekto (meze) kaj funkciaj difektoj. Karboniloj/karboksiloj troveblas nur ĉe randoj kaj truoj. hidroksiloj, sulfuracida esteroj, peroksidoj kaj endoperoksidoj troviĝas ĉefe sur la krado.

Grafena oksido (GO) estas karbono-bazita dudimensia nanomaterialo, kiu estas kutime produktita per la reago de grafito kun forta oksidiga ĥemiaĵo kaj posta akva prilaboro. Ĝi konsistas el ampleksa sesangula karbonskeleto, kiu havas varian kvanton da punktoj kaj ampleksajn truodifektojn ene de la karbona ebeno. Tiu ĉi karbona krado estas ornamita per oksigen-enhavantaj funkciaj grupoj ambaŭflanke kaj ĉe la rando. Ĉi tiu materialo estas promesplena komenca materialo por la amasproduktado de grafeno. La nomo "grafenoksido" estas la baza esprimo por ĉiuj monotavolaj grafen-derivaĵoj kun oksigen-enhavantaj funkciaj grupoj, dum plurtavola grafenoksido estas referita kiel "grafitoksido".

En la 2000-aj jaroj, grafitoksido iĝis interesa kiel ebla antaŭulo por la produktado de grafeno grandskale. Pro siaj hidrofilaj trajtoj, grafitoksido dissolviĝas facile en akvo, disrompiĝante en mikroskopajn grafenoksidajn flokojn, kiuj estas kutime unu tavolo dikaj. Per kemia redukto eblas akiri metastabilan suspendon de grafenaj flokoj, kiu tamen havas fortan tendencon al agregado, sed tio grandparte povas esti malhelpita per la antaŭa aldono de surfaktantoj.

Parta ĝis kompleta redukto de la grafena oksido povas esti atingata en multaj malsamaj efikaj manieroj. Por kemia redukto estas uzataj natria borohidrido, glutationo, askorbata acido (vitamino C), hidrazino (24 horojn je 100°C) aŭ hidrogena jodido. Krome, redukto ankaŭ eblas per mallonga traktado kun plasmo el hidrogena gaso dum kelkaj sekundoj, forta lumpulso, kiel tiu de ksenona fulmlumoultraviola radiado. La reduktanta efiko de ultraviola lumo povas esti grandege pliigita per 1- aŭ 2-procenta miksaĵo de acetono kaj izopropanolo en akvo. La metodo de "redukto" ofte priskribita en la literaturo per la ago de natria aŭ kalia hidroksida solvaĵo aŭ traktado ĉe altaj temperaturoj baziĝas sur misproporcia reago kaj la rilata parta detruo de la karbona krado per formado de CO/CO2.

Kompare kun la aliaj konvenciaj metodoj de produktado de grafeno, kiel ekzemple mekanika eksfoliado aŭ kemia vapordemetado, produktado je gram- aŭ kilograma skalo facile eblas kaj ne limigitas al individuaj karbonfilmoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]