Grakŝalmo
El Vikipedio
Grakŝalmo estas kataluna muzikilo.
En pluraj tekstoj ĝi aperas kiel bombardo, kiu estis konata kiel "gralla" en katalunio aŭ "chirimía" en Aragono. Ĝi estas instrumento kun sep truoj, kiu estis konstruata dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj, formante familion, kiu iris de soprano ĝis tenoro. Oni enigis la kanon en la buŝon ĝis lipa apogilo, sammaniere kiel blovilon. Ĝi estis multe uzata en la surstrata muziko, en procesioj, akceptoj kaj dancoj, pro la intenseco de ĝia sono.