Saltu al enhavo

Departemento Grand'Anse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Haitio
Amplekso ĝis 2003

Grand’Anse (kreole: Grandans) estas unu el la dek departementoj de Haitio. Ĝia nomo estas la franca vorto por "granda anso". Tiel nomiĝas ankaŭ rivero en la okcidenta parto de la departemento.

Ĝi situas sur la norda flanko de la pinto de duoninsulo Tiburon; al ĝi apartenas insulo Cayémites. Ĉe ĝia suda limo (al departemento Sud) situas la montaro Massif de la Hotte kun monto Pic Macaya, 2.347 metrojn alta. Ĉirkaŭ la monto estas nacia parko.

Ĝia areo estas 1.871 (laŭ aliaj 1.912) km²; en 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 425.878. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas HT-GA. Ĝia ĉefurbo estas Jérémie.

Departemento Grand'Anse ĝis 2003 ampleksis ankaŭ la teritorion de la nuna departemento Nippes, ĝis ties apartiĝo.

La departemento estas dividita en tri arondismentojn, kiuj konsistas el sume 12 komunumoj: