Grand Theft Auto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg vidu: Grand Theft Auto (serio) pri la serio de Grand Theft Auto.


Grand Theft Auto
GTA Kovrilo.jpg
Kreinto DMA Design
Publikigo ASC Games
Serio Grand Theft Auto
Dato de lanĉo 1997
Platformo Vindozo
Platformo2 DOS
Platformo3 PlayStation
Platformo4 Sega Saturn
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero Unuope, grupe en Interreto
Komponaĵoj DOS aŭ Vin9x; Pentium 75 MHz; Grafika karto kun 1 MB da RAM; 80 MB da libera spaco sur malmola disko; 16 MB da RAM
Manipulilo Ludmantenilo, Klavaro
v  d  r
Information icon.svg


Grand Theft Auto estas videoludo por komputilo kreita de DMA Design (nun Rockstar North) kaj publikigita de ASC Games en 1997. Ĝi estas la unua videoludo de la fama serio Grand Theft Auto. Origine ĝi estis kreita por PK, poste por PlayStation.

Rekonstruo[redakti | redakti fonton]

La ludanto interpretas krimulon, kiu, estante libera vagadi la urbon, devas kompletigi misiojn pri raboj, hommortigoj kaj aliaj krimoj, kiujn komisias al li estroj per telefono. Vere, la ludanto estas libera agi tiel, kiel li preferas, esplorante la urbon, trakurante tra la stratoj, ŝtelante aŭtomobilojn por gajni monon.

La ludo estas komponita el multaj niveloj, kiuj estas lokitaj en unu el tri urboj: Liberty City, San Andreas, Vice City (svage inspiritaj el Nov-Jorko, San Francisco kaj Miamo). Kvankam la nomoj de la urboj estas reuzataj en la postaj epizodoj, tio ne okazas al la estroj kiuj konfidas la misiojn al la ludanto.

Ludmaniero[redakti | redakti fonton]

Por kompletigi nivelon necesas atingi certan poentaron; ĉiuj krimoj, de la retropuŝado ĝis la hommortigoj, havigas certan poentaron, sed la misioj havigas la plej altajn kaj gravajn poentojn. Poentoj oficas kiel mono por aĉeti servojn.

Oni povas vidi ĉiun urbon el la supra parto, sed ekzistas la perspektivo de la konstruaĵoj. La agado disvolviĝas inter la stratoj, kie oni povas cirkuli piede aŭ veturile. Ekzistas pli ol 30 veturilmodeloj inter aŭtomobiloj, kamionoj kaj motorcikloj; por ekposedi ilin sufiĉas premi klavon, ĉu kiam la veturilo estas parkita, ĉu ĵetante eksteren la malbonsortan proprietulon. En kelkaj urboj oni povas ankaŭ preni, aŭ eĉ sekvestri la metroon. Eblas eniri nur en kelkajn konstruaĵojn kaj nur por specifaj celoj, ekzemple refarbigi ŝtelitan aŭtomobilon.

Ene de la ludo ne estas disponebla ia mapo kaj sin orienti en la urbo povas esti malfacile, sed kiam la ludanto havas specifan celon, ekzemple se misio konsideras atingi certan lokon aŭ personon, estas konstante ĉeestanta sago, kiu indikas la direkton de la celo laŭ rekta linio.

La baza armilo estas la pugnoj, malmulte utilaj, sed estas dislokitaj en la urbo multaj kestoj entenantaj armilojn kaj municiojn, kaj pli malofte flamĵetilojn kaj fuzilĵetilojn. La kestoj povas enhavi multajn aliajn plusojn kiel la kontraŭkuglan jakon kaj la monpaketon por la polico.

Tre efika metodo por forigi personon restas ĉiukaze investi ĝin veturile. Ankaŭ la veturilojn oni povas eksplodigi frapante ilin plurfoje per armilo aŭ alia veturilo. Ekzemple kamiono havas kapablon eksplodigi alian veturilon antaŭ ol damaĝi sin mem. Ne eblas pafi dum oni stiras.

Nature la ĉefa malamiko estas la polico, kiu komence ignoras la ludanton, sed iĝas pli atenta kiam oni realigas krimon. Pli da policveturiloj postkuras la ludanton, tranĉas la straton al li kaj organizas blokstaciojn. Kiam ili povas, postkuras la krimulon ankaŭ piede klopodante pafi aŭ aresti lin; ankaŭ kiam oni estas arestataj oni perdas unu vivon. Mortigi policiston havigas sufiĉan poentaron.

En la grupa modo, la ludantoj estas ĉiam kontraŭuloj. La celo estas decidata je la komenco de la matĉo kaj povas esti specifa poentaro, hommortignombro aŭ atingo de tuŝlinio en kuro.

Modifoj[redakti | redakti fonton]

La ludo ne havas ian internan redaktilon, sed la ŝatantoj konas metodojn kaj laŭcelajn programojn por modifi variajn aspektojn. Ekzemple en interreto oni povas trovi novajn aŭtomobilmodelojn kreitajn de la ŝatantoj.