Groningen (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vimplo
Flago
Situo
Blazono

Groningen (nederlande Groningen [ĤROningen], loke: GrönnenGrunn'n) estas provinco en la nordo de Nederlando kun proksimume 575.000 loĝantoj.

Groningen limas en la nordo je la Vadamaro, en la oriento je Orient-Frislando (Malsupra Saksio), en la sudo je Drenthe kaj en la okcidento je la provinco Frislando.

Al la provinco apartenas du etaj kaj neloĝataj insuloj: Rottumeroog kaj Rottumerplaat. Al ĉi tiuj insuloj kelkfoje en la jaro, oni organizas vadpromenojn.

La Westerkwartier estas historia regiono en la nederlanda provinco Groningen, ĉe la limo kun la provinco Frislando. Hunsingo (groninge: Hunzego aŭ Hunzengo) estas regiono en la provinco Groningen situanta inter la riveroj Reitdiep kaj la Maarvliet. Sudoriente de Hunsingo estas Fivelingo. Oldambt estas regiono inter la malnova Ommelanden kaj Westerwolde. Ommelanden (nederlande por "ĉirkaŭaj landoj") estis la partoj de la provinco Groningen kiuj ĉirkaŭas la urbon Groningen.

Ĉefurbo: Groningen (urbo)

Areo: 2.336 km² (Akvo 632 km²)

Loĝantoj: 575.234 (2005)

Loĝdenseco: 246 loĝ./km²

Geografia pozicio: 53°13 N ; 6°34 E Mapo

La himno de la provinco estas Grönnens laid (Groningena kanto)

En Groningen naskiĝis G. ABBAS-DE HOOP, Cornelis Jacob Baart de la Faille kaj Johannes Westen.

Satelitfoto


 
Provinco Groningen
Flago de la provinco Groningen

Appingedam | Bedum | Bellingwedde | Delfzijl | Eemsmond | Groningen | Grootegast | Haren | Hoogezand-Sappemeer | Leek | Loppersum | De Marne | Marum | Menterwolde | Oldambt | Pekela | Slochteren | Stadskanaal | Ten Boer | Veendam | Vlagtwedde | Winsum | Zuidhorn

Nederlando | Provincoj | Komunumoj



Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]