Grundolukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grundolukto kun frapobatoj.

Grundolukto estas manenmana luktado kiu okazas dum la luktantoj estas surgrunde, ĝenerale inkludante kaptolukton. La termino estas ofte uzata en miksitaj batalartoj kaj en aliaj luktosportoj, same kiel ĉe variaj formoj de luktartoj por aludi al serio de teknikoj uzataj de luktanto kiuj okazas surgrunde, male al teknikoj uzataj en starlukto. Ĝi estas la ĉefa kerno de la Brazila ĵuĵicuo kaj ĝi aperas laŭ variaj kvantoj en kaptolukto, ĵudo, samdo, kaj aliaj stiloj de luktado.

Simile al luktopreno, grundolukto implicas ke la luktantoj estas je tre proksima areo, kutime inkludante ke unu aŭ ambaŭ luktantoj kaptoluktas kontraŭ la oponanto uzante variajn luktoprenaĵojn. Depende el la kaptosinteno de la luktantoj, la proksimeco povas esti permestita per teknikoj kiaj mordado, sufoka preno, fiŝhokado en buŝo, okulpremado, artikopremado, punktopremado aŭ variaj frapobatoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]