Guadiela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guadiela
rivero
Bazaj informoj
Longeco 115 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Kvenko
vdr

La rivero Guadiela estas rivero de la centro de Hispanio, alfluanto de la rivero Taĵo, la unua grava kiun tiu ricevas el la maldekstra bordo. Ties akvoj formas la diglagon de la akvorezervejo de Buendía, kaj ĝi elfluas en la akvorezervejon de Bolarque. Kun la Taĵo, kiu devenas tiam el la akvorezervejo de Entrepeñas, ĝi formas la nomita "Mar de Castilla" (Kastilia Maro), kies malalta nivelo lastajn jarojn okazigas konfliktojn kun la lokanoj de Murcio pro la kanalo "Tajo-Segura".

Ĝi elfluas en la Serranía de Cuenca, je ĉirkaŭ 4 km oriente de Cueva del Hierro. Unu el ties plej gravaj alfluantoj estas la rivero Cuervo, de belega elfluejo, kiu kuniĝas al ĝi en Puente de Vadillos, submunicipo de Cañizares, kvankam ties ĉefa alfluanto estas la rivero Escabas, kiu elfluas post ties paso tra Priego, tuj antaŭ la malantaŭo de la akvorezervejo de Buendía, ĉe Albendea. Alia grava alfluanto estas la rivero Masegar, kie kuniĝas maldekstre ĉe Beteta.