Gubernio Kymi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gubernio Kymi
Gubernio
Blazono
provinco de Finnlando [+]

LandoFinnlando

ĈefurboKotka ĝis 1955, kampurbo Kouvola ekde tiam


Fondo1945
Malfondo1997


vdr

Gubernio Kymi - finne Kymen lääni - estis unu el la gubernioj de Finnlando ekde la 1940-aj jaroj. La antaŭa Gubernio Viipuri, kies plejparto estis rezignita al Sovetunio, estis nuligita en 1944 kaj preskaŭ ĉiuj ĝiaj en Finnlando restintaj areoj iĝis Gubernio Kymi en 1945. Uukuniemi, al Gubernio Viipuri restinta komunumo, kiu estis postmilite unue ligita al Gubernio Kuopio, estis ligita al Gubernio Kymi en 1948, kaj en 1949 la komunumoj Anjala, Elimäki, Iitti, Jaala kaj Kuusankoski estis ligita el Gubernio Uusimaa al Gubernio Kymi. Ĝia ĉefurbo estis Kotka, ĝis en 1955 kampurbo Kouvola fariĝis la gubernia administra centro. La plej granda urbo en Gubernio Kymi estis Kotka. Aliaj urboj, kiuj estis urboj jam antaŭ la milito, estis Hamina kaj Lappeenranta. Kouvola fariĝis urbo en 1960 kaj Kuusankoski en 1977. La najbaraj gubernioj en Finnlando estis Gubernio Uusimaa, Gubernio Mikkeli kaj unue Gubernio Kuopio, poste Gubernio Norda Karelio, kiu fariĝis propra gubernio en 1960. La gubernio estis ligita al Gubernio Suda Finnlando la 1-an de januaro 1997.