Guillaume Farel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guillaume Farel

Guillaume FAREL, denaske Gillaume FAREL, (1489 - 1565) estis franca evangeliisto kaj fondinto de la Reformita Eklezio en la kantonoj de Neuchâtel, Berno, Ĝenevo kaj Vaud en Svislando. Li plej famiĝis kiel la homo, kiu en 1536 konvinkis Jean Calvin resti en Ĝenevo kaj reveni tien en 1541, post lia forpelo en 1538.

Farel kaj Calvin kune influis la ĝenevan registaron tiel multe, ke ĝi fariĝis teokratia reĝimo, kien rifuĝis protestantoj. Kune kun Calvin, Farel klopodis trejni predikistojn, kiuj disvolvis la novan protestantan kredon al aliaj landoj, precipe al Francio.