Gunsmoke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gunsmoke estas usona radio- kaj televido-serio, de la vakera ĝenro. La serio estis reĝisorita de Norman MacDonnell kaj scenarita de la verkisto John Meston. La variaj epizodoj okazas en kaj ĉirkaŭ Dodge City (Kansaso), dum la koloniigo de okcidenta Usono.

La radio-versio estis dissendita ekde 1952 ĝis 1961 kaj estis ofte rigardita kiel la plej bona dissendaĵo de tiu periodo. La televida versio estis dissendita el 1955 ĝis 1975, kaj tiel fariĝis unu el la plej longdaŭre dissenditaj televidaj dramoj en la historio de usona televido.