Gyula Szalay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZALAY Gyula [salai] estis hungara historiisto, instruisto naskita la 8-an de decembro 1889 en Kézdivásárhely kaj mortinta la 4-an de junio 1978 en Budapeŝto.

Biografio

Gyula Szalay havigis diplomon pri historio en 1913 kaj doktoriĝis en 1915 en la Universitato Koloĵvaro. Inter 1913-20 li instruis en Szabadka, poste ĝis sia pensiuliĝo (1957) en budapeŝtaj mezlernejoj. Liaj artikoloj kaj poemoj aperis en diversaj revuoj (Búvár, Délvidék, Magyar Leányok, Pécsi Napló, Székelyföldi Lapok).

Verkoj

  • Kézdivásárhelyi Szőtsi István főbíró élete és nemességi pöre (Szamosújvár, 1915);
  • A Királyi Egyetemi Katolikus Gimnázium története 1687-1937 (Bp., 1937)

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]