Gyula Varga (aktoro)
Gyula Varga | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Varga Gyula |
Naskiĝo | la 18-an de majo 1930 en Püspökladány (Hungario) |
Morto | la 9-an de januaro 2010 en Miskolc (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gyula Varga [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Gyula estis hungara aktoro. Lia nepino estis Lili Varga.
Gyula Varga [1] naskiĝis la 18-an de majo 1930 en Püspökladány, li mortis la 9-an de januaro 2010 en Miskolc.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula Varga estis ĉefinĝeniero en energicentralo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1954. Post la aktora dipolomo li aliĝis al trupo de Teatro Szigligeti (Szolnok), en la sekva jaro li estis fondinta membro de Teatro Gárdonyi Géza. Ekde 1959 li apartenis al Nacia Teatro (Miskolc), kie post jaroj li ricevis la titolon "eterna membro". Li ricevis 3 premiojn inter 1977-2000.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - titolrolo
- Jaroslav Hašek: La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito - titolrolo
- Józsi Jenő Tersánszky: Kakuk Marci - titolrolo
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus (La Vesperto) - Frosch
Aliaj roloj[redakti | redakti fonton]
- kelkfoje dubladaj roloj en eksterlandaj filmoj [2]