György Nyisztor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Nyisztor
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1869 (1869-12-22)
en Satu Mare
Morto 7-an de januaro 1956 (1956-01-07) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Komunista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

NYISZTOR György (njistor djordj] estis hungara terlaboristo, politikisto naskita en Satmaro la 22-an de decembro 1869 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de januaro 1956.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Nyisztor fariĝis ano de la gvidantaro de Unuiĝo de Terlaboristoj de 7-an de januaro 1906, poste ĝia sekretario. Li estis bonega oratoro, li verkis artikolojn en la gazeton de terlaboristoj Világszabadság. En marto 1919 li enpaŝis la komunistan partion kaj li estis komisaro (komprenu: ministro) pri agrikulturo. En 1920 oni kondamnis lin al dumviva malliberejo. En 1921 en kadro de akordo pri malliberuloŝanĝo li alvenis Sovetunion. En 1945 li hejmenvenis Hungarion kiel pensiulo kaj faris partian laboron ĝis sia morto.

Fonto[redakti | redakti fonton]