Géza Entz (pli juna, arthistoriisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ENTZ Géza (enc) hungara arthistoriisto, politologo, universitata profesoro: Kluĵo, 1949.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Entz finis historion-arthistorion en 1973 en ELTE, kie en 1977 li doktoriĝis. Inter 1973 kaj 1990 li estis kunlaboranto de la Arthistoria Esplorgrupo de la MTA, inter 19861990 li estis la sekretario de la faksekcio de Arkeologia kaj Arthistoria Societo. Ekde 1990 ĝis 1992 li estis politika ŝtatsekretario de la Oficejo de Ministerprezidanto por problemoj de hungaroj trans la landlimoj. Inter 19921994 li estis titolita ŝtatsekretario, prezidanto de la Oficejo por Translandlimaj Hungaroj. En 1991 komisiite de ministerprezidanto li organizis la fondaĵon Teleki László Alapítvány (TLA). Ĝis 1995 li estis la kunulprezidanto de kuratorio TLA, ekde 1995 la eksterna kunlaboranto de Mezeŭropa Instituto de TLA. Ekde 1992 li estis la prezidanto de Fondaĵo Pro Professione. En 1998-1999 li estis la przidanto de la Landa Artmonumentdefenda Oficejo. Inter 2000—2002 li estis ĉefdirektoro de la Nemzeti Kultuális Örökség Kulturális Intézetek Igazgatósága. Lia ĉefa esplorkampo estas la arktekthistorio kaj arttopografio en mezepoko de Hungarujo, kompara eŭropa politiko, regiona politiko kaj nacionalismo. li estas kunulredaktoro de revuo Regional and Federal Studies.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fejér megye művészeti emlékei (kune kun Sisa József 1998)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Hungarlingva vikipedio