HHhH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
J
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Laurent Binet
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 2010
Eldonejo Éditions Grasset
Ĝenro historia romano
Honorigoj Prix Goncourt du premier roman
vdr

HHhH estas la unua romano de la franca verkisto Laurent Binet el la jaro 2010. Ĝi temas pri historio de operaco Anthropoid, atenco kontraŭ Heydrich kaj la vivoj de ties protagonistoj: Reinhard Heydrich kaj ambaŭ paraŝutistoj, kiuj faris la atencon – Jozef Gabčík kaj Jan Kubiš. La libron trametas ankaŭ ĉapitroj, en kiuj Binet priskribas sian rilaton al la evento, kolekto de la materialo kaj la verkado de la libro mem – ĝi ligas ankaŭ al pluaj literaturaj verkoj (belartaj kaj fakaj), filmoj, ekspozicioj ktp. La titolo HHhH estas akronimo de la frazo Himmlers Hirn heisst Heydrich (La cerbo de Himmler nomiĝas Heydrich).[1]

La libro ricevis prestiĝan literaturan premion de Akademio Goncourt por literatura unua verko[2] kaj ĝi fariĝis temo por brita-franca filmo The Man with the Iron Heart el la jaro 2017. La romanon eldonis la eldonejo Argo en la jaro 2010; en la ĉeĥan tradukis ĝin Michala Marková. Kiel aŭdiolibron la romanon ĉeĥe alparolis Jiří Plachý.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. HHhH en reto de la eldonejo Argo
  2. HHhH. Arkivita el la originalo je 2010-10-22. Alirita 2020-11-30.
  3. HHhH na webu Audiotéka