HTML5-a video
El Vikipedio
HTML-a video estas elemento enkondukita en HTML5 por surekranigi filmeton en retpaĝaro sen la devo instali apartan kromprogramon en la foliumilo.
Ekzemploj [redakti]
Jen kelkaj ekzemploj pri <video>-etikedo. La unua enhavas la filmeton en nur unu formato. Se la foliumiloj ne subtenas la etikedon, la notita teksto aperos.
<video src="movie.webm" controls> Via foliumiloj ne subtenas la etikedon video. </video>
La aldonita <source>-etikedo servas al la difino de alternativaj dosieraj formatoj. Se foliumilo ne povas surekranigi la unuan formaton, ĝi provos surekranigi la sekvan.
<video controls> <source src="video.webm" type="video/webm"> <source src="video.ogv" type="video/ogg"> <source src="video.mp4" type="video/mp4"> Via foliumilo ne subtenas la etikedon video. </video>