Haga Altlernejo (Lejdena Universitato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haga Altlernejo
partnereco • organizaĵo • profesia trejnado
Informoj
fondodato 1575
Situo
Geografia situo 52° 4′ 53″ N, 4° 19′ 0″ O (mapo)52.081391674.31674722Koordinatoj: 52° 4′ 53″ N, 4° 19′ 0″ O (mapo)
lando Nederlando
urbo Hago
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Haga Altlernejo (Lejdena Universitato) (Nederlando)
Haga Altlernejo (Lejdena Universitato) (Nederlando)
DEC
Haga Altlernejo (Lejdena Universitato)
Haga Altlernejo (Lejdena Universitato)
Map
Haga Altlernejo
vdr
Lejdeno Universitato Kolegio Hago

Leiden University College The Hague (Esperantigite: Lejdeno Universitato Kolegio Hago) estas Kolegio(Lejdena Universitato) en Hago, Nederlando, kiu estas parto de la Lejdena Universitato kaj kiu ofertas BA-an (Bakalaŭro de Artoj) kaj BSc-an (Bakalaŭro de Sciencoj) (Honorajn) programojn pri Liberaj Artoj kaj Sciencoj, kiuj provizas kaj larĝan, ĝeneralan edukon kaj profundan specialigon. La programoj adresas tutmondajn demandojn, temojn, teoriojn kaj sistemojn, kiuj estas klasifikitaj laŭ la larĝaj domajnoj de Paco, Justeco kaj Daŭripovo. Leiden University College The Hague malfermis siajn pordojn por siaj unuaj studentoj Septembron 2010. Interdisciplineco kaj la uzado de realaj tutmondaj kazoj estas gravaj karakterizaĵoj de la studoprogramo. Studentoj lernos kompreni rilatojn inter areoj de sciado kaj alpaŝi kompleksajn demandojn per multoblaj kaj diferencaj perspektivoj. En la tuta studoprogramo studentoj estas defiataj pli malferme disvolvi siajn akademiajn, personajn kaj interkulturajn komununikajn lertecojn.

Leiden University College The Hague (Lejdena Universitato) estis establata per intensa kooperado kaj substanca subteno de la Urbo Hago. Ĝi estos unu de la pilieroj de la Haga Kampuso de la Lejdena Universitato.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.