Handikapula skotero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Handikapula skotero

Handikapula skotero estas trirada aŭ kvarrada skotero kun elektra propulso kiu nuntempe ĉefe estas uzata de handikapuloj aŭ homoj kun limigita movebleco. Kun maksimuma rapideco de po ĉ. 19 km-oj en horo kaj atingoradiuso de pli ol 100 kilometroj ĝi hodiaŭ estas ŝatata veturilo de naveduloj kaj personoj kiuj volas komforte veturi kaj eviti trafikŝtopiĝojn aŭ publikan transporton.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

La plejgranda parto de ĉi tiuj skoteroj havas akumulatorojn de 12 volto kiuj provizas elektromotoron de 24 volto per tensio. La akumulatoroj havas vivodaŭron de kvin jaroj dum normala uzado. Oni povas regi la rapidecon per mantenilo, pedalo aŭ potenciometro.