Hano la Granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hano la Granda
Persona informo
Naskiĝo eble ĉirkaŭ -290
en Kartago
Morto dum la 3-a jarcento a.K.
Ŝtataneco Antikva Kartago
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Hano la Granda estis riĉa aristokrato el Kartago de la 3-a jarcento a.K. Li posedis grandajn teritoriojn en Magrebo kaj gvidis la kartagan frakcion, kiu kontraŭis daŭrigi la batalon kontraŭ Romo dum la unua punika milito. Li preferis daŭre konkeri terojn en Nordafriko anstataŭ efektivigi ŝipan militon kontraŭ Romo, kiu ne havigus al li personajn avantaĝojn. Liaj interesoj rekte alfrontis tiujn de la kartaga generalo Hamilkar Barka. Hano elmuntis la maran kartagan floton en la jaro -244, Donante tempo al Romo por rekonstrui sian floton kaj fine venki super Kartago en la jaro -241.

Post la milito li rifuzis pagi la militsoldulojn dungitajn de Hamilkar. Ribelo ekis, konata kiel la Milito de la solduloj, kaj Hano ekkomandis la armeo npor sufoki ĝin. Lia provo ne sukcesis kaj li redonis la komandon al Hamilka. Fine, ambaŭ kunlaboris por venki la ribelulojn en la Bagradas Rivero en -238.

Lia kromnomo, "La Granda", ŝajne estis atribuita al li pro siaj konkeroj en Afriko. Li daŭre kontraŭis la konflikton kun Romo, kiu nepre engaĝigis marameajn koliziojn. Dum la Dua Punika Milito, li gvidis la por-romian frakcion en Kartago, kio malfaciligis sendi plifortikigojn al la filo de Amilkar, Hanibalo, post lia venko ĉe la Batalo de Cannas.

Post la kartaga malvenko ĉe la batalo de Zama (-202), li estis inter la senditaj ambasadoroj por negoci pacon kun Romo.