Hans-Martin Perthel
Hans-Martin PERTHEL (naskiĝinta la 27-an de septembro 1919 en Altenburg, mortinta la 12-an de aŭgusto 1975 en Eisenach) estis germana pentristo, scenaranĝisto kaj estro de la rekvizitoj.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Perthel deĵoris inter 1945–1948 je Zeitz, inter 1948 kaj 1951 je Altenburg kaj poste ĝis 1963 ĉe Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro en Vajmaro.[1] Inter 1963 kaj 1968 li agadis en Görlitz, inter 1969 kaj 1971 en Rudolstadt kaj poste ĝis 1976 en Eisenach.[2] Li aktivis ĝismorte scenaranĝiste kaj rekvizitresponsule.[3]
De Perthel estas postlasitaĵoj je Ĉefa ŝtatarĥivo (Vajmaro).[4] kun notoj, taglibroj, skizoj scenejornamaj/kostumaj ktp.[5] Kelkaj liaj bildoj - kiuj ne ĉiam temis pri scenejo-laboro - intertempe akireblas ĉe aŭkcioj.[6] Li pentris ankaŭ abstrakte.[7]
En 2016 li filo donacis ĉ. du milojn da bild(et)oj al la menciita vajmara arĥivo, riĉa kaj bonvena trezoro por teatrohistoriistoj.[8]
Ekzistas ankaŭ portretoj faritaj de li, ekz. pri la supera kuracistino Traute Haupt.[9]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- F. Erpenbeck: Theaterdienst, 1948 je Guglolibraro
- aferoj de Hans-Martin Perthel arĥive
- https://www.theaterzettel-weimar.de/home.html
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Konkrete pri lia vajmara deĵorado ekzistas laŭdaj komentoj. - Kp. "Die Weltbühne: Wochenschrift für Politik, Kunst, Wirtschaft", Band 13, Ausgaben 27-52, p. 1662.
- ↑ Werner P. Seiferth: Richard Wagner in der DDR - Versuch einer Bilanz (=Leipziger Beiträge zur Wagnerforschung, 4), Sax Verlag Markkleeberg, p. 370. ISBN 978-3-86729-096-8
- ↑ Gerhard Pommeranz-Liedtke: Bühnenbilder aus den Jahren 1945–1958. Ekspozicikatalogo, Berlin 1959, p. 62.
- ↑ restintaĵoj
- ↑ https://saebi.isgv.de/biografie/Emmy_K%C3%B6hler-Richter_(1918-2013)
- ↑ https://www.artandold.com/de/Gem%C3%A4lde/Kunst+der+DDR/HB-01087/Hans+-+Martin+Perthel+-+Komposition/
- ↑ https://veryimportantlot.com/de/lot/view/perthel-hans-martin-abstrakte-figur-243333
- ↑ Stefan Högemann: Hans-Gunther Perthel reicht 2000 Bilder an Weimarer Staatsarchiv weiter - Ĉe: TLZ, 24.1.2016
- ↑ https://staatsarchive.thulb.uni-jena.de/receive/stat_file_00009308