Hans Koch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hans KOCH, naskiĝis 21-an de novembro 1894 en Nurembergo (Germanio), mortis 1967 en Munkeno, estis germana Esperantisto kaj fakestro en la publika administrado ("Verwaltungsamtmann").

Koch en 1896 translokiĝis al Munkeno, kie li vizitis la bazan lernejon, la humanistan kaj la real-gimnazion de 1901 ĝis 1912. Poste li ekservis ĉe la urba magistrato ĝis sia emeritiĝo en 1955.

En decembro 1909, estinte gimnaziano, Koch eklernis Esperanton kaj ekaktivis inter junuloj. En 1911 li aliĝis al Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj fariĝis "Konsulo por Junuloj". De decembro 1912 ĝis 1959 li estis Vic-Delegito.

Esperanto-Schnell-Kurs, 1989.

En 1913 li fondis la lokan Esperanto-grupon en la oriento de Munkeno. En 1919 li revivigis la Movadon en Munkeno post la unua mondmilito. De 1919 ĝis 1933 li estis prezidanto poste vicprezidanto de "Esperanto-Verband München", de 1924 ĝis 1935 prezidanto de Esperanto-Klubo Munkeno.

De 1922 li estis ekzamena komisaro kaj denove de 1948 de la refondita Germana Esperanto-Instituto (GEI), de 1951 prezidanto de la direktorio de GEI kaj estro de ĝiaj ekzamenaj komisionoj.

Koch gvidis multajn kursojn, i.a. de 1924 ĝis 1926 ĉe la radiostacio Munkeno por kiu li verkis "Radio-Esperanto-Kurs" (1924). Li krome verkis diversajn aliajn lernolibrojn por german-lingvanoj, precipe "Esperanto-Schnellkurs" (1948), Albrecht Dürer. Vivo kaj verkado de la fama pentristo - la biografio de Albrecht Dürer (1923), multajn artikolojn precipe pri gramatikaj temoj kaj kelkajn tradukojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]