Hans Weinhengst
Hans (Johan) WEINHENGST (vajnhengst) estis aŭstro-germana verkisto, kiu estis aktiva en SAT kaj en la laborista movado.
Biografio
Li naskiĝis la 27-an de junio 1904 en Kuffern. Esperantisto de 1920. Kunlaboris kun ALLE-estraro, kaj la loka grupo, gvidis kursojn. Estis sekretario de ISE. Verkis poemojn kaj rakontojn por la SAT-organoj 1928-32. De 1932 li kunlaboris al „La Socialisto". Li mortis en 1945.
Verkoj
- Diversaj poemoj (originalaj kaj tradukitaj) en Nia teatro, SAT, 1931
- Tur-Strato 4, 1934, romano
- Veturigisto
- Forrabita infanaĝo
- La fantoma kastelo
“. En liaj poemoj la socialistaj pensoj estas vestitaj per poezia ĉarmo, en la rakontoj oni trovas bone pentritajn figurojn de la jungitaj sklavoj, kiuj ĝismorte tiras la jugon de la bienegoj kaj fabrikoj.“ EMBA.
Eksteraj ligiloj
greke Biografieto kun foto greke Recenzo pri Tur-Strato 4.