Hans van Mierlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans van Mierlo
Persona informo
Naskonomo Henricus Antonius Franciscus Maria Oliva van Mierlo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1931 (1931-08-18)
en Breda
Morto 11-an de marto 2010 (2010-03-11) (78-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortokialo hepata malsano
Tombo Zorgvlied
Lingvoj nederlanda
Loĝloko BredaAmsterdamo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Radboud-Universitato Nijmegen • Canisius College, Nijmegen
Subskribo Hans van Mierlo
Familio
Patro Antonius Alphonsus Maria van Mierlo
Patrino Adriana Maria Francisca van der Schrieck
Edz(in)o Connie Palmen • Anna Los • Olla van Maasdijk
Infanoj 3
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto • televida produktoro
vdr

Henricus Antonius Franciscus Maria Oliva (Hans) van Mierlo (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1931 en Breda - mortis la 11-an de marto 2010 en Amsterdamo) estis nederlanda ĵurnalisto kaj politikisto.

En 1966 li estis kunfondinto de la politika partio Demokratoj 66 (D66). De 1966 ĝis 1973 kaj de 1986 ĝis 1998 li estis la politika gvidanto de ĉi tiu partio. Sub lia gvidado, D66 akiris plurajn venkojn, precipe dum la ĝenerala elektado de la Ĉambro de Deputitoj de Nederlando en 1994, kiam la partio gajnis 24 seĝojn.