Harel Skaat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harel Skaat
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1981 (1981-08-08) (42-jaraĝa)
en Kfar Saba
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Beit Zvi
Familio
Edz(in)o Idan Roll
Infanoj 2
Okupo
Okupo kantistokomponistokantoverkisto • teatra aktoro
TTT
Retejo http://www.harelskaat.com/
vdr
Harel Ska'at
Harel Skaat en 2006

Harel Skaat (en la hebrea alfabeto: הראל סקעת) estas israela kantisto kiu disfamiĝis post la atingo de la dua pozicio en la dua sezono de la kantokonkurso Koĥav Nolad ("Naskiĝas stelo") en 2004. Li naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1981 en Kfar Saba.

En 1987, kiam li estas 6-jara , Skaat komencis la artisman vojon kiam li gajnis la infanan kantokonkurson "Koĥavim Laerev-Koĥav Nolad" per la interpretado de la kanto "Ima, havini" ("Panjo, komprenu").

Dum la militservado, li aktivis en la militista koruso "Jeil Jakeŝer". Post la militservado ekstudis en la lernejo pri aktorado Beit Tzvi. Laŭlonge de liaj studjaroj, li lanĉis la unuan solulan kanton sub la nomo "Ein od sikuj"( "Sen plia ŝanco"), kiu estis tre sukcesa.

En 2002 li atingis la 6-an lokon en la kantokonkurso "Hameleĥ Haba" ("La venonta reĝo") elsendata en la televidkananlo Briza de Yes. La unua loko estis de Rafael Mirila, kaj la tria Ninet Tayeb. Iom poste ili estis la finalistoj de en "Koĥav Nolad".

Kvankam li ne ganis la konkurson, Skaat fariĝis tre populara en la junulara publiko. En la sama jaro li partoprenis la festivalon kune kun Ninet Tayeb, Ran Danker kaj Harel Moyal, kie interpretis la kanton "Lauf" ("Flugi") verkita de Liron Lev kaj Doron Medli, kaj komponita de Ohad Hitman.

En 2005, estis elektita por la kantado de la israela himno (Hatikva) en la futbalmatĉo inter Israelo kaj Francio.

En majo 2005, subskribis kontrakton kun la diskeldonejo "Hed Arzi", kaj komencis krei sian unuan muzikalbumon. En aŭgusto samjare partoprenis la muzikalon "Mi ŝejalam" (Tiu kiu sonĝis) kune kun Oded Teomi, Gila Almagor kaj Hani Nahmias.

Harel Skaat lanĉis la unuan muzikalbumon, Harel Ska'at (הראל סקעת), somere 2006. La solula kanto Ve'At ("kaj Ci"), kaj la muzikalbumo atingis la unuajn lokojn en la israelaj radistacioj kaj gajnis plurajn premiojn. Li estis elektata kiel "La homo de la jaro 2006 de la israela muziko" far Keŝet, "La kantisto de 2006" en la "Konkurso de hebrealingvaj kantoj" kaj gajnis la premion "Kantisto de la jaro" kaj "Kanto de la jaro" ("Ve'At") en la 24 Israeli Music Channel's A.M.I Contest.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]