Haren (Groningo)
Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando
Haren (53° 10′ N; 06° 36′ E Mapo), (loĝantoj je la 1-a de junio 2005: 19.167) estas komunumo en norda Nederlando, en la provinco Groningen. La komunumo havas areon de 50,70 km² (de kiu 5,01 km² akvo).
Bele situas la protestanta Nikolaokirko el la 13-a jarcento.
Subdivido
La komunumo Haren enhavas la sekvajn vilaĝojn kaj urbopartojn: Essen, Glimmen, Haren, Harendermolen, Noordlaren, Onnen, Paterswolde (parte).
Publika transporto
Haren havas stacion je la fervojlinio Zwolle-Groningen. Ĉi tie haltas unufoje en horo halta trajno Zwolle-Groningen kaj unufoje en horo interurba trajno Schiphol-Groningen (halta trajno ekde Zwolle).
Busligoj en la komunumo Haren estas:
- linio 50: Groningen-Haren-Punt-Vries-Assen
- linio 51: Groningen-Haren-Glimmen-Punt-Vries-Assen
- linio 54: Groningen-Haren-Haren wijk Oosterhaar
- linio 58: Groningen-Haren-Glimmen-Midlaren-Zuidlaren-Annen-Gieten-Assen (kelkaj veturoj linio 658 al Gieten)