Harpuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
harpuno el la epoko de mezolitiko
Unaaq MHNT
moderna harpuno

Harpuno estas sagforma lanco, provizita per longa ŝnuro kaj uzata por kapti grandajn fiŝojn, aŭ por balenkaptado.

La pli granda harpuno estras muntita sur la ŝipo kaj estas pafita al la cetaco. Se la cetaco estas trafita, okazas plua detonado de la harpuno, kiam pafaĵo kun re-hoko antaŭenpuŝiĝas kaj mortigas la beston.

La pli malgrandaj harpunoj estas uzataj por fiŝkapti submare aŭ surface kaj por pli malgrandaj marbestoj.