Harsekigilo
El Vikipedio
Ilustraĵo el Encyclopedie Larousse, 1900
La harsekigilo aŭ feno estas elektra aparato, kiu blovas varman aeron al la malseka hararo, por rapidigi vaporadon de la akvo, tio estas sekiĝon de la hararo.
La elektra harsekigilo aperis en 1890 en frizista salono de la franca Alexandre F. Godefoy, kiel pluevoluigita, transformita versio de la polvosuĉilo. La manaj fenoj aperis en ĉ. 1920. Ĝin enkondukis unuafoje la Vidal Sassoon en sia londona salono.
